Q*bert (NES)
Traduko al Esperanto v1.0 (19/12/2022)

ENKONDUKO
---------
Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Q*bert,
videoludo por la Nintendo Entertainment System. La
retpaĝo por la projekto estas

    http://github.com/tboronczyk/qbert

PRISKRIBO DE LUDO
-----------------
La Tazmaniaj Reĝoj de l'Ĥaoso kaptis karan Q*bert en
sia terura tempo-varpo. Kaj kun pli ol 40 danĝeraj
piramidoj eskapendaj, li estas en efektiva kaĉo!

Jam ne restas por li espero--krom vi. Sed por sekure
eskapigi nian amikon Q*bert necesos lertega manovrado--
freneze ĉirkaŭ saltigu nian grandnazulon, kaj
egalkolorigu la tegolojn de la piramidoj al la
eskapkodo. Ĉi-dume necesos eviti amason da pezaj
pilkegoj, kiuj povas fali sur lian kompatindan kapon--
SPLAĈ! Krome necesas superruzi plej ruzajn malamikojn
de Q*bert--Ugg, Wrong-Way, Slick, Sam, kaj Oily (pli
danĝeran kaj malignan serpenton vi neniam vidis)--kiuj
ekĉasos vin ekde l' ekeko.

En tia areo aberacia, frenezulejo plena je ĥaosoj kaj
tumultoj, necesos sufiĉa aplombo--alie eble freneziĝos
ankaŭ vi mem. 

INFORMOJ PRI ROM
----------------
Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Q*bert.
Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas, povas
esti pirateco.

Q-bert (USA).nes
CRC32: 8F992F3C

HISTORIO
--------
v1.0    19/12/2022
 - Unua eldono

KONTRIBUANTOJ
-------------
Timoteo BORONCZYK/bluephoenix
 - Tradukado, programado

Zerbie HYNSON/Terpomo11
 - Traduka konsultisto
